Thomas Nelson Jr. | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Thomas Nelson, Jr. | |||||
Naskiĝo | 26-an de decembro 1738 en Yorktown | ||||
Morto | 4-an de januaro 1789 (50-jaraĝa) en kantono Hanovro | ||||
Mortis per | Astmo ![]() | ||||
Ŝtataneco | Usono Reĝlando de Granda Britio ![]() | ||||
Alma mater | Trinity College Christ's College Newcome's School (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | William Nelson (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Elizabeth Burwell (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Lucy Grymes (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Hugh Nelson (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas NELSON (Jr. ; naskiĝis la 26-an de decembro 1738 en Yorktown, mortis la 4-an de januaro 1789 en Hanover County) estis usona guberniestro kaj militisto Li reprezentis Virginion al la Kontinenta Kongreso kaj estis guberniestro de tiu ŝtato en 1781. Li estas unu el la Patroj-fondintoj de Usono, ĉar li subskribis la Usonan Deklaron de Sendependeco.
Li estis la filo de William Nelson, guberniestro de la kolonio de Virginio kaj nepo de Thomas Nelson, elmigranto el Skotlando.
Li estis elektita en la Domo de la Burĝoj en 1761 kaj en la gubernia kongreso de Virginio en 1775, kie li kreis la milicon de Virginio.
Li partoprenis al la sieĝo de Yorktown en 1781, kie li iĝis fama por esti ordoninta pafi sur sian propran domon, kie la brita generalo Charles Cornwallis establis sian stabejon.
Lia filo, Hugh Nelson[1] (1768 - 1836) estis ano de la Usona Domo de Reprezentantoj.