Thomas Willis (1621-1675) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patro de la neŭroscienco.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-a de januaro 1621 en Great Bedwyn, Graflando de Wiltshire, Anglio | ||||
Morto | 11-a de novembro 1675 en Londono, Anglio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pleŭrito vd | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Lingvoj | angla • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | William Willis (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto fiziologo anatomo neŭrologo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | William Harvey vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas Willis (1621-1675) estis angla anatomo, kuracisto kaj aŭtoro de la verko "Cerebri Anatome" (1664), ilustrita de Siro Christopher Wren. Al Tomaso Viliso oni kreditas la malkovron de la ĉeesto de sukero en la urino de la diabetuloj. Li fariĝis profesoro en la Universitato de Oksfordo en 1660, kaj en 1666 li komencis praktiki en Londono.
Kiel aŭtoritatulo pri la cerbo kaj la nervosistemo, li malkovris la 11-an kranian nervon kaj cirklon da arterioj en la bazo de la cerbo (konata kiel la cirklo de Willis). Li plenumis gravan rolon en la historio de la anatomio, neŭrologio kaj psikiatrio. Li estis fondinta membro de la Reĝa Societo de Londono, kune kun sia amikaro el Oksfordo, nome, Robert Boyle, Christopher Wren kaj John Wilkins. Li estas konsiderata la patro de la neŭroscienco.[1]