Thomas Hunt MORGAN (naskiĝis la 1866 en Lexington, Kentukio, mortis la 1945 en Pasadena, Kalifornio)[1] estis biologo kaj usona genetikisto. La teorioj de Gregor Mendel ĵus estis retrovitaj en 1900 kaj Morgan interesiĝis pri studado de ĝia apliko al bestoj. Tiel li komencis labori ĉe la Universitato Kolumbio en la embria evoluo de Drosophila melanogaster, ĝenerale nomata bananmuŝo, kie li interesiĝis pri la problemo de biologia heredaĵo. En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri Medicino aŭ Fiziologio pro siaj eltrovoj pri la rolo de la kromosomoj en la heredo.[2]