Thomas Luckmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Luckmann | |||||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1927 en Občina Jesenice | ||||
Morto | 10-an de majo 2016 (88-jaraĝa) en Aŭstrio | ||||
Etno | aŭstroj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo sociologo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Sociologio pri religio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Socia Konstruo de Realo vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas LUCKMANN (/ˈlʌkmən/; 14a de Oktobro, 1927 – 10a de Majo, 2016) estis uson-aŭstria sociologo de germana kaj slovena deveno kiu instruis ĉefe en Germanio. Naskiĝinta en Jesenice, tiam Reĝlando Jugoslavio, Luckmann studis filozofion kaj lingvistikon en la Universitato de Vieno kaj en la Universitato de Innsbruck. Liaj kontribuoj estis ŝlosilaj por studioj pri sociologio de komunikado, sociologio de sciaro, sociologio pri religio, kaj filozofio de scienco. Liaj plej bone konataj titoloj estas la libro de 1966 nome The Social Construction of Reality: A Treatise in the Sociology of Knowledge (kunaŭtorita kun Peter L. Berger), The Invisible Religion (1967), kaj The Structures of the Life-World (1973) (kunaŭtorita kun Alfred Schütz).
Luckmann dekomence ne intencis iĝi sociologo. Liaj dekomencaj akademiaj interesoj estis lingvistiko, historio kaj filozofio. Luckmann en Novjorko ĉefe studis filozofion kaj elektis studi sociologion kun kiel duaranga fako admirinte kiel liaj instruistoj specialiĝis en tiuj aferoj. Por ekzemplo, Luckmann estis enkondukita al la sociologio de religio kiam lia tiama instruisto, Carl Meyer, konsilis al li fari kampolaboron pri eklezioj en Germanio post la Dua Mondmilito. Kaptita de tiu sperto en Germanio, Luckmann uzis sian kampolaboron por atingi doktorigon en sociologio.