Thornhill estis vilaĝo en Okcidenta Jorkŝiro, nun parto de urbo Dewsbury. Ĝi situas ĉe rivero Calder. En 2005 ĝi havis 6.875 loĝantojn.
Ĝi posedas impresan kolekton de anglo-saksaj krucoj kaj estas ŝatata esplorejo de lingvistoj, pro sia distingebla dialekto.
John Michell estis pastro de la kirko de S-ta Mikaelo kaj ĉiuj sanktuloj en Thornhill.