Tibidabo | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 512 m | ||
Situo | Barcelono, Katalunio, Hispanio | ||
Montaro | Collserola | ||
Geografia situo | 41° 25′ N, 2° 7′ O (mapo)41.422492.1186Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 7′ O (mapo) | ||
| |||
Tibidabo estas, kun 512 metroj super la marnivelo,[1] la plej alta montopinto de la montaro Collserola, en la municipo Barcelono, Katalunio, Hispanio. Ĝi popularas pro sia vido super la urbo kaj ĝis la maro kaj pro siaj naturaj lokoj, kiuj utilas kiel distrejoj.