Sankta | |||||
Timono | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-a jarcento | ||||
Morto | 1-a jarcento en Korinto | ||||
Mortis pro | Mortpuno ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diakono ![]() | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio, ortodoksa eklezio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Timono (antikve-greke Τῑ́μων) estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.
Laŭ legendo de la kristana tradicio Timono poste misiis en Halepo kaj tra la insulo Kipro sekve vojaĝis al la greka urbo Korinto. Tie li laŭdire pro sia kristaneco mortis kiel martiro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 19-a de aprilo.