Timothy Evans | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1924 en Merthyr Tydfil |
Morto | 9-an de marto 1950 (25-jaraĝa) en HM Prison Pentonville |
Mortokialo | Pendumo ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kamionisto ![]() |
Timothy John EVANS (20-an de novembro 1924 - 9-an de marto 1950) estis plej verŝajne suferinto de la plej konata brita juĝistara eraro. Li estis ekzekutita pro murdo, kiun faris plej verŝajne lia najbaro John Christie. Lia afero kondukis fine al ĉesigo de la mortpuno kaj leĝigo de la aborto en Britio.
Evans ŝatis fabeli pri sia deveno, malregule vizitis la lernejon, kapablis legi kaj skribi nur sian nomon. Li laboris kiel ŝoforo post la lernado. Li edziĝis kun Beryl Susanna Thorley en 1947 kaj ili en 1948 translokiĝis en etaĝon de domo de 10 Rillington Place, North Kensington, Londono. En la teretaĝo loĝis John Christie kun sia edzino, en la meza etaĝo Mr. Kitchener, kiu dum la murdo estis en hospitalo. En la domo ekzistis nur po du ĉambroj por etaĝo.
La 10-an de oktobro 1948 naskiĝis filino de Timothy kaj Beryl (nome Geraldine Evans). Tio kaŭzis por ili financajn problemojn, post kiam Evans estis maldungita pro mensogoj. En tiu situacio konstatis Beryl Evans, ke ŝi estas denove graveda. Tio estis bazo por disputoj. La 10-an de novembro, Evans vizitis sian patrinon kaj asertis, ke la edzino kun la filino veturis al patro de Beryl al Brighton. Tion baldaŭ dubis parencoj de la edzino.