Titus Brandsma | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Anno Sjoerd Brandsma |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1881 en Bolsward |
Morto | 26-an de julio 1942 (61-jaraĝa) en Koncentrejo Dachau |
Mortokialo | Mortiga injekcio ![]() |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1905–) rezistobatalanto ĵurnalisto teologo tradukisto verkisto filozofo lingvisto esperantisto universitata instruisto katolika teologo ![]() |
Titus Brandsma, en Esperanto ankaŭ kiel Tito Brandsma, origine nomata Anno Sjoerd Brandsma (naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Oegeklooster apud Bolsward[1], mortis la 26-an de julio 1942 en la koncentrejo Dachau pro siaj kontraŭnaziaj agadoj) estis frisa karmelana patro[2], profesoro pri filozofio, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto, kontraŭnazia martiro kaj esperantisto[3]. La Katolika Eklezio kanonizis lin kiel martiro la 15-an de majo 2022[4][5]. Lia liturgia memortago estas la 27-a de julio[6].
La Internacia Asocio de Katolikaj Esperantistoj (IKUE) faris de Titus Brandsma unu el siaj patronoj[7][8] kaj li atingis la 42-an lokon en la televida enketo "La Plej granda Nederlandano".