Tom Hanks (sciencisto)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri usona sciencisto. Por informoj pri aktoro, vidu la artikolon Tom Hanks.

Tom Hanks estas sismologo, kiu kune kun Hiroo Kanamori en 1979 proponis la uzon de la momant-magnituda skalo por mezuri la fortecon de tertremoj.

Li faris detalajn esplorojn pri la nombro kaj forto de tertremoj en Kalifornio. Rezulto el liaj esploroj estas, ke la mezuma nombro kaj forto estis konstantaj en la 20-a jarcento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne