Thomas Jeffrey "Tom" HANKS (naskiĝis la 9-an de julio, 1956) estas usona aktoro.
Naskiĝinte en Concord, Kalifornio, li komencis sian karieron kiel teatra aktoro. En la jaro 1980 li unuafoje aperis en filmo. En la jaro 1988 li unuafoje estis nomumita por la Oskaro (pro Big), kaj dufoje li gajnis la premion: 1994 pro Philadelphia kaj 1995 pro Forrest Gump. En 1996 li unuafoje agis kiel aktoro, reĝisoro kaj scenaristo: en la filmo That Thing You Do!. Ekde 1988 li estas edziĝinta kun la aktorino Rita Wilson.