Tom Jobim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Antônio Carlos Brasileiro de Almeida Jobim |
Aliaj nomoj | Tom Jobim |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1927 en Rio-de-Ĵanejro |
Morto | 8-an de decembro 1994 (67-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Jorge de Oliveira Jobim (en) |
Infanoj | Elizabeth Jobim (en) , Paulo Jobim (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto ĵaz-gitaristo kantoverkisto muzikproduktisto diskografa artisto ĵazmuzikisto pianisto gitaristo kantisto aranĝisto |
TTT | |
Retejo | https://www.jobim.org/ |
Antônio Carlos BRASILEIRO de ALMEIDA JOBIM, mallonge Tom JOBIM, naskiĝis la 25-an de januaro de 1927 en Rio-de-Ĵanejro, el gepatroj Jorge Jobim kaj Nilza Brasileiro. La patro mortis ok jarojn poste, kaj li kreskis kun patrino, duonpatro Celso Frota, kaj fratino Elena. Kiam li estis deksesjaraĝa, li komencis lerni ludi pianon, sed oni igis lin komenci studi en universitato arkitekturon, 1946. Sed kiam li estis dudekjaraĝa, li forgesis tion favore al muzika kariero. Li komencis kiel pianisto en kabaredoj, sed baldaŭ li registris diskojn ĉe Continental Records 1952, kiam lia filo Paulo jam naskiĝis de lia edzino Theresa. Kvar jarojn poste li laboris kiel arta direktoro por alia kompanio (Odeon), sed, plej grave, li komencis kunlabori kun poeto Vinicius de Moraes, kaj ili produktis la sukcesan kaj gravan muzikon por la teatraĵo Orfeo de la Karnavalo, kiun famigis plivaste la filmo Nigra Orfeo.