Cimetière parisien de Pantin | |||
---|---|---|---|
Tombejo de Pantin, Avenue des Peupliers Argentés (Avenuo de la arĝentopoploj) | |||
ŝtato | ![]() | ||
urbo | Pantin | ||
adreso | 164 avenue Jean-Jaurès | ||
koordinatoj | 48° 54′ 16″ N, 2° 24′ 37″ O (mapo)48.9044442.41027Koordinatoj: 48° 54′ 16″ N, 2° 24′ 37″ O (mapo) | ||
| |||
La Tombejo de Pantin estas tombejo en ĉirkaŭurbo de Parizo, Francio. Ties areo estas sur la komunumoj Pantin kaj Bobigny, departemento Seine-Saint-Denis.[1]
La inaŭguro de la tombejo okazis la 15an de Novembro 1886.[2] La ekfunkciado estis samtempa kun tiu de la Pariza tombejo de Bagneux.[2] Fine de la 19-a jarcento ties medio estis ankoraŭ esence de agrikulturista etoso.[3] Laŭlonge de la 20-a jarcento aperis industriaj areoj en la zono limigita inter la tombejo kaj la fervojo je la sudo de tiu.[4] Temas pri la plej granda tombejo de Parizo, kun totala areo de 107,6 ha.[2]