Cimetière de Passy | |||
---|---|---|---|
Palaco Trokadero kaj tombejo de Passy | |||
ŝtato | ![]() | ||
urbo | Parizo | ||
adreso | 2 rue du Commandant-Schloesing | ||
koordinatoj | 48° 51′ 45″ N, 2° 17′ 7″ O (mapo)48.86252.285278Koordinatoj: 48° 51′ 45″ N, 2° 17′ 7″ O (mapo) | ||
| |||
La tombejo de Passy (franclingve cimetière de Passy) estas unu el la tombejoj de Parizo. Ĝi troviĝas en la 16-a arondismento de la franca ĉefurbo (2, strato Commandant Schœlsing), en la kvartalo Passy.
Unu el la muroj de la tombejo estas dekoraciita per reliefo, kiu honorigas la soldatojn mortintajn dum la Unua mondmilito. Tiu belega tombejo kuŝas sub la ombro de la Eiffel-Turo.