冨田 勲 Tomita Isao | |||||
---|---|---|---|---|---|
Alie nomata | Tomita (冨田) | ||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1932 en Suginami-ku | ||||
Morto | 5-an de majo 2016 (84-jaraĝa) en Tokio | ||||
Ĝenroj | Elektronika muziko, Ambient music, Avangarda muziko, Klasika muziko, Sinteza popularmuziko, Trenco, Spacmuziko | ||||
Profesio | Muzikisto | ||||
Aktivaj jaroj | 1955-2016 | ||||
Eldoninto | RCA Victor | ||||
Retejo | isaotomita | ||||
Signifa instrumento | |||||
Sintezilo | |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Mortokialo | Kora malsufiĉo | ||||
Lingvoj | japana | ||||
Loĝloko | Ĉingdaŭo • Pekino • Okazaki • Tokio | ||||
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) | ||||
Alma mater | Universitato de Keio (–1955) | ||||
Familio | |||||
Infano | Masaru Tomita (en) | ||||
Okupo | |||||
Okupo | komponisto filmkomponisto klavaristo diskografa artisto | ||||
Verkoj | The Tale of Genji Snowflakes Are Dancing Kimba the White Lion: Symphonic Poem | ||||
TTT | |||||
Retejo | http://www.isaotomita.net/ | ||||
TOMITA Isao (japane 冨田 勲, naskiĝinta la 22-an de aprilo 1932 – mortinta la 5-an de majo 2016) - ofte simple nomata Tomita, estis japana komponisto, rigardata kiel unu el la pioniroj de elektronika muziko[1][2] kaj spacmuziko,[3] kaj kiel unu el la plej famaj kreantoj de aranĝaĵoj por la analoga sintezilo.[4] Krom sia kreado de realigaĵoj el sinsekvaj notaroj, Tomita amplekse utiligis la sonfasonajn kapablojn de sia instrumento, uzante sintezilojn por krei novajn sonojn por akompani kaj plibonigi siajn elektronikajn paŭsaĵojn pri akustikaj instrumentoj.[4] Li efike utiligis ankaŭ la analogajn sekvencilojn[1] kaj la klavaron Mellotron, kaj prezentis futurecajn sciencfikciajn temojn,[2], dume kreante la fundamentojn de la sinteza popularmuziko[5] kaj trenco.[6] Multaj el liaj albumoj estas elektronikaj versioj kaj adaptoj de famaj pecoj de klasika muziko. Tomita estis nomumita por kvar premioj Grammy pro sia albumo Snowflakes Are Dancing (1974),[2] bazita sur la "tonpentraĵoj" de Claude Debussy.