Tomografio (de la malnovgrekaj vortoj τομή, tome, „tranĉi“ kaj γράφειν, grafein, „skribi“), estas faka termino por la bildigo de ne nur vivaĵo (biologio, medicino), sed ankaŭ de astro (astrologio), de materialo (materiala inĝenierarto) aŭ ankoraŭ maro (oceanografio)... La ideo estas ekhavi bildojn kvazaŭ oni distranĉus la objekton en tranĉojn kaj rigardus tiujn, tamen sen ajna fizika uzo de tranĉo aŭ alia vundiĝo.
La du plej konataj mekanismoj estas
En denta medicino tria, alternativa tridimensia bildigo-metodo estas la "digitala volumena tomografio".
Ekzistas tamen ankoraŭ pluraj pliaj tomografiaj metodoj, inter alie
kaj aliaj.
Ĉiuj metodoj ene de la medicino apartenas al la subfako radiologio. Tamen ili praktikiĝas foje ankaŭ ekster la limoj de medicino, ekzemple en arkeologio, botaniko, fiziko kaj en la fakoj de la terscienco, aparte geodezio kaj terfiziko.