En materiala scienco, tonda modulo aŭ modulo de malfleksebleco, estas la rilatumo de ŝera ŝarĝado al la tonda tensio:
kie τxy = F/A estas la ŝera ŝarĝado;
Ĉi tiu difino aplikeblas bone se la interrilato inter la ŝera ŝarĝado kaj la tonda tensio estas lineara, aŭ alivorte se la materialo obeas la leĝon de Hooke.
La tonda modulo estas kutime signifata per G, aŭ iam per S aŭ μ.
Tonda modulo havas dimension de premo. Konsiderante ĝian valoron por kutimaj materialoj, la tonda modulo estas kutime mezurata en gigapaskaloj (GPa).
La tonda modulo estas unu el kelkaj kvantoj priskribantaj malmolecon de materialo. Ili ĉiuj aperas en la ĝeneraligita leĝo de Hooke:
La tonda modulo estas koncernata kun la malformigado de solido kiam ĝia spertas forton paralelan al unu de ĝiaj surfacoj dum kiam ĝia kontraŭa surfaco spertas oponantan forton. Se la specimeno estas sen forto de formo de ortangula paralelepipedo, ĝi malformiĝas en ne- ortangulan paralelepipedon.
En ĉi tiu okazo, se la malformigado estas sufiĉe malgranda do la interdependeco inter la forto kaj la distanco de movo estas lineara, kaj la elastaj moduloj, inkluzivante la tondan modulon, estas solaj skalaraj valoroj.
Neizotropaj materialoj kiel ligno kaj papero havas malsaman respondon al streĉo aŭ tensio kiam estas testita en malsamaj direktoj. En ĉi tiu okazo, se la malformigado estas sufiĉe malgranda do la interdependeco inter la forto kaj la distanco de movo estas lineara malgraŭ la neizotropeco, kaj la elastaj moduloj, inkluzivante la tondan modulon, estas tensoroj, anstataŭ solaj skalaraj valoroj.