Tony Halik | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1921 en Toruń | |
Morto | 23-an de majo 1998 (77-jaraĝa) en Varsovio | |
Tombo | Tombejo de Bródno vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Elżbieta Dzikowska vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo televida prezentisto ĵurnalisto televida personaĵo vd | |
Laborkampo | Ĵurnalismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tony Halik, ĝuste Mieczysław Sędzimir Antoni Halik, (naskiĝis la 24-an de januaro 1921 en Toruń, mortis la 23-an de majo 1998 en Varsovio) – pola vojaĝisto, ĵurnalisto, verkisto, filmisto, fotisto, aŭtoro de televidaj elsendoj pri vojaĝado (kune kun edzino Elżbieta Dzikowska).
Dum la dua mondmilito flugis dum batalo de Anglio en Skadro 201 de Royal Air Force, sed pro ricevita paftrafo ektroviĝis en Francio, kie aliĝis al tiea rezisto-movado. Pro sia aktiveco estis distingita de la franca Milit-Kruco. Post la milito pli ol 30 jarojn laboris kiel korespondanto de NBC.
En 1976 kune kun Elżbieta Dzikowska kaj peruano Edmundo Guillen atingis legendan ĉefurbon de inkaoj – Vilkabamba.
Dum pli ol 20 jaroj gvidis kun la edzino programojn (pli ol 300) por TVP: Tie, kie pipro kreskas, Tie, kie vanilo kreskas, Tie, kie migdaloj floras, Tie, kie eŭkalipto flaras kaj Pipro kaj vanilio. Reĝisoris pli ol 400 dokumentajn filmojn.
Li verkis 13 librojn, multe da artikoloj por gazetaro kaj kunkreis komputilan Enciklopedion de la Mondo.