Tony Richardson

Tony Richardson
Oskar-premiito
Persona informo
Tony Richardson
Naskonomo Cecil Antonio Richardson
Naskiĝo 5-an de junio 1928 (1928-06-05)
en Shipley
Morto 14-an de novembro 1991 (1991-11-14) (63-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Malsano asociita al aidoso Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Wadham
Ashville College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Tony Richardson
Familio
Edz(in)o Vanessa Redgrave (1962–1967) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Natasha Richardson, Joely Richardson, Katharine Richardson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
teatra reĝisoro
televida produktoro
filmaktoro
scenaristo
filmproduktoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1952– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecil Antonio RICHARDSON (5a de Junio 1928 – 14a de Novembro 1991) estis angla teatra kaj kina reĝisoro, produktoro kaj scenaristo, kies kariero daŭris kvin jardekojn. Li estis identigita kun la grupo "angry young men" (koleraj junuloj) de britaj reĝisoroj kaj dramaturgoj dum la 1950-aj jaroj, kaj estis poste grava figuro en la kinmovado British New Wave (Brita Nova Ondo).[1]

Liaj filmoj Look Back in Anger (1959), The Entertainer (1960), A Taste of Honey (1961), kaj The Loneliness of the Long Distance Runner (1962) estas konsiderataj klasikaĵoj de la movado kitchen sink realism (realismo de kuirlavujo).[1] Li ricevis en 1964 Oskar-premiojn al la Plej Bona Reĝisoro kaj al la Plej Bona Filmo pro Tom Jones. Li ricevis ankaŭ dufoje premiojn BAFTA, kaj dufoje estis nomumita por la Ora Palmo de la internacia Kinfestivalo de Cannes.

Kun sia edzino Vanessa Redgrave, Richardson estis la patro de aktorinoj Natasha Richardson kaj Joely Richardson.

  1. 1,0 1,1 "BFI Screenonline: Richardson, Tony (1928-1991) Biography". screenonline.org.uk. Alirita la 25an de Decembro 2023.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne