La Toraujo aŭ Torao-sanktejo (inter la sefardaj judoj hebree הֵיכָל, latinliterigo hēḵāl, Heĥal, signifo "palaco, templo"; inter la aŝkenazaj judoj hebree אָרוֹן הָקׄדֶש, latinliterigo Aron ha-Kodeŝ, signifo "la sankta kesto, la sankta sanktejo) estas sanktejo en kiu la volvlibroj de la Torao en la sinagogo estu konservita. Jam estis toraa sanktejo en la sinagogoj de la antikva epoko .
En la Mezepoko estis kutime nur niĉo en la orienta muro en kiu estis metita la tirkesto, dum en la modernaj tempoj estis uzata ligna ŝranko, kiu estis ĉirkaŭita de kadra arkitekturo.[1] Ĝis hodiaŭ, la sanktejo staras sur la antaŭa muro de la sinagogo turniĝanta al Jerusalemo kaj estas kovrita per brodita kurteno ("paroĥeto").
En la tago de fastado Tiŝ'a be'av, la Toraa sanktejo ne estas kovrita per kurteno kiel signo de funebro kaj restas malfermita.[2]
Estas kutime por la tri pilgrimaj festoj kaj dum la dek tagoj de pento kaj de reveno (al justa vojo), hebree עשרת ימי תשובה, Asereth Jemej Teŝuva, inter Roŝ Haŝana kaj Jom Kipur, ke oni interŝanĝas koloran paroĥeton kontraŭ blanka ekzemplero.