Torgutoj

Torgutoj
etno
Oiratoj
Suma populacio
15 596
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
mongola lingvaro
Religio
Tibeta budhismoŝamanismoateismo
vdr

Torgutoj (Mongole: Торгууд, ᠲᠤᠷᠭᠣᠣᠠ, Torguud), ĉine 土尔扈特, "Gvardianoj", estas unu el la kvar ĉefaj subgrupoj de la Oiratoj. La Torgutaj nobeloj datigas sian devenon el la reganto de Kerajtoj nome Tooril; ankaŭ multaj Torgutoj descendis el la Kerajtoj.

Post la falo de la Alianco de la Kvar Oiratoj, la majoritato de Torgutoj sub Ĥo Orluk separiĝis el la aliaj Oirataj grupoj kaj translokiĝis okcidenten al la regiono de Volga en 1630, formante la kernon de Kalmukoj. Kelkaj Torgutaj nobeloj sekvis Toro Baiĥu Guŝi Ĥan ĝis la lago Ĉinghai (Koke Nuur), kaj iĝis parto de la nomitaj Supraj Mongoloj. En 1698, 500 Torgutoj veturis al Tibeto, sed ili ne povis reveri; tiel ili estis resetlataj ĉe la rivero Ecin fare de la Kangksi imperiestro de la Dinastio Qing de Ĉinio. En 1699 ĉirkaŭ 15 000 Torgutaj familioj revenis el la Volga regiono al Cungario, kie ili aliĝis al la Ĥoitoj. Kaj tiel plu ili de tempo al tempo translokiĝis, disiĝis kaj realiĝis el kaj al diversaj klanoj kaj etnaj subgrupoj, sekvante la tradician nomadan kutimaron.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne