Toronta Metropola Universitato | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
publika esplorada universitato urban university (en) ![]() ![]() | ||
moto | Mente et Artificio Kun Menso kaj Lerteco | |
Informoj | ||
fondodato | 1948 | |
Situo | ||
Geografia situo | 43° 39′ 28″ N, 79° 22′ 49″ U (mapo)43.6577-79.3802Koordinatoj: 43° 39′ 28″ N, 79° 22′ 49″ U (mapo) | |
lando | Kanado | |
urbo | Toronto | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Mohamed Lachemi (en) ![]() ![]() | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 25 100 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
vd | ||
jura formo | Not-For-Profit corporations vd | |
| ||
La Toronta Metropola Universitato (angle Toronto Metropolitan University) akronime TMU; antaŭe nomita Universitato Ryerson), estas publika esplora universitato situanta en Toronto, Ontario, Kanado. Ĝia urba kampuso ĉirkaŭas placo Yonge-Dundas, situantan ĉe unu el la plej okupataj intersekciĝoj en la centra Toronto.
Aktuale en 2005, la universitato havis pli ol 20 mil studentojn. Ĝi estas la plej grava universitato en Kanado ĉe la bakalaŭro (sen pliaj magistraj kaj doktoraj programoj). Aparte konata pro ĝiaj programoj ligitaj al la amaskomunikilaro kaj aplikataj artoj (radio, ĵurnalismo, interna arkitekturo, fotarto kaj filmartoj, nova amaskomunikilaro). La universitato havas daŭran edukan altlernejon por plenkreskuloj (La G. Raymond Chang Lernejo de Daŭra Eduko), kiu inkluzivas 60 mil studentojn.
En popularindekso por universitatrekrutado en 2009, ĝi estas rangita duan en la preferojn de gimnaziaj diplomiĝintoj kiel la unua opcio por universitata aliĝado en Kanado kiel tutaĵo kun pli ol 80,000 aliĝintoj.
La universitato havas pli ol 47,350 studentojn kaj pli ol 65,000 studentojn en profesia trejnado kaj diplomprogramoj. La universitato situas en la centro de la centra Toronto en pluraj konstruaĵoj, norde de Dundes Square kaj okcidente de la Eaton Centre-butikcentro. En 2008, ĝi estis la nura kaj unua universitato se temas pri uzi parton de siaj prelegejoj en la AMC- kinejokomplekso dum tagtempoj.