Touch of Evil | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Touch of Evil |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo |
Kina aperdato | 21 maj. 1958 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo, nigra filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Russell Metty |
Reĝisoro(j) | Orson Welles |
Produktisto(j) | Albert Zugsmith • Rick Schmidlin |
Scenaro | Orson Welles • Paul Monash • Whit Masterson |
Filmita en | Kalifornio |
Loko de rakonto | Meksiko • Usono |
Muziko de | Henry Mancini |
Rolantoj | Orson Welles • Charlton Heston • Janet Leigh • Joseph Calleia • Akim Tamiroff • Ray Collins • Dennis Weaver • Marlene Dietrich • Zsa Zsa Gábor • Mercedes McCambridge • Joseph Cotten • Valentin de Vargas • Keenan Wynn • Billy House • Harry Shannon |
Produktinta firmao | Universal Studios |
IMDb | |
Touch of Evil estas usona nigra filmo de 1958 verkita, reĝisorita kaj kun-stelulita de Orson Welles. La scenaro estis iom bazita sur la romano Badge of Evil de Whit Masterson. Kun Welles, la geaktoraro estis komponita ĉefe de Charlton Heston, Janet Leigh, Joseph Calleia, Akim Tamiroff kaj Marlene Dietrich.
Unu el la lastaj ekzemploj de nigra filmo en la epoko de la klasika periodo,[1] ĝia reputacio kreskiĝis ekde ĝia publikigo, kaj ĝi estas nuntempe konsiderita kiel unu el la plej bonkvalitaj filmoj de Welles kaj unu el la plej bonkvalitaj klasik-epokaj nigraj filmoj.
En 1993, la filmo estis selektita por konservado en la Usona Nacia Filmoregistro de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[2][3]
La intrigo temas pri bombo kiu eksplodas en aŭto, la landlimo inter Usono kaj Meksiko, drogotrafiko, izolita hotelo, prostituejo ktp.