![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Atocha |
Atocha | ||
---|---|---|
Originala nomo | Estación de Atocha | |
![]() Fasado de la Trajnstacidomo de Atocha
| ||
kapostacio • stacio sur tera surfaco • fervoja stacidomo • plur-ŝpura stacio • ĉefstacio | ||
Situo | ||
Lando | ![]() | |
Loko | Madrido | |
Geografia situo | 40° 24′ 27″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)40.4075-3.691667Koordinatoj: 40° 24′ 27″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo) | |
Ecoj | ||
Trakoj | 24 | |
Historio | ||
Malfermo | 1851 | |
Administrado kaj utiligado | ||
Proprietulo | Adif | |
Trafikanto | Renfe | |
Kodo | 60000 | |
Linioj | ||
La Trajnstacidomo Atocha [atOĉa], situanta en Madrido, estas la plej granda fervoja komplekso de Hispanio.
Ĝi estas la unua trajnstacidomo de Hispanio laŭ naciskalaj veturoj kaj la dua laŭ internaciskalaj veturoj nur superigita de la Trajnstacidomo de Barcelona-Sants. Ĝi ne estas sola stacidomo sed dividiĝas en tri pro reformoj inter 1985 kaj 1992: Madrid-Puerta de Atocha-Almudena Grandes, Madrid-Atocha Cercanías kaj la stacidomo Metroo de Madrido de la Madrida Metrolinio 1 de Atocha Renfe. Tiuj ĉi du lastaj elementoj samtempe estas integritaj je interŝanĝ-transportoj kiuj konektiĝas kun aliaj linioj de urbaj kaj interurbaj busoj. Ĉi-maniere ĝi estas fundamenta centro en la transport-reto de la urbo Madrido, de la metropolita areo kaj de la fervoja reto de Hispanio. Ĝi estas ege grava ĉar estas la interŝanĝejo inter la Metroreto, urbaj kaj interurbaj busoj, taksioj, trajnoj de "Cercanías" (Proksimaĵoj), de "Meza Distanco", "Longa Distanco" kaj "Alta Fervoja Rapido en Hispanio".
Inaŭgurita en la 19a jarcento, la stacidomo estas unu el la lokoj plej simbolaj de Madrido, ĉiam plenplena de homamaso same kiel tiu kiu antaŭe adiaŭis la soldatojn kiuj iris al la milito en Afriko, scenejo de verkoj kiel tiu de Galdós, sed super ĉio, la scenejo de la okazintaĵoj en la nuntempa hispana historio kiuj estis la islamistaj atencoj de la 11-a de marto 2004 kaj la intensa popola respondo.
La stacidomo donas ĝeneralan bildon pri moderneco de ĝiaj konstantaj ampleksigoj kaj la antikva stilo de ĝia fasado aŭ korto, nun konvertita en humeda ĝardeno por komfortigi la atendadon de la pasaĝeroj. Tiu ĉi ĝardeno ampleksigas 4.000 m² kaj estas loĝata de pli ol 500 specioj, inter ili karnivoraj, akvaj, kolorumitaj fiŝoj kaj ĝiaj famaj emidoj.
En ĝiaj ĉirkaŭaĵoj troviĝas la Hispana Ministerio de Agrikulturo, Fiŝkaptado kaj Nutrado. La Madrida Etnologa Muzeo, la Nacia Astronomia Observejo de Hispanio, la Militista Registaro kaj la Baziliko de Nia Sinjorino de Atocha