Trakbuso aŭ gvidata buso estas buso, kiu aŭtomate sekvas sian itineron, sen direktado fare de stiristo. La stiristo zorgas nur pri akcelo kaj bremsado.
Trakbusoj povas havi dizelan motoron kiel ordinaraj busoj, aŭ elektran motoron, kiu ricevas sian energion per troleo.
Multaj trakbusaj sistemoj permesas ankaŭ ordinaran reĝimon, ĉe kiu la stiristo stiras normale. La ordinara reĝimo kutime funkcias en malpli viglaj lokoj, la aŭtomata reĝimo ekzemple en urbocentroj kun multe da trafiko. La ordinara reĝimo ankaŭ permesas al la buso, preni alternativan itineron, se la normala itinero estas blokita, ekzemple pro akcidento aŭ konstrulaboroj..
Kompare al tramo la trakbuso havas la avantaĝon, ke la "trako" estas (depende de la uzata sistemo) malpli kostaj. La precipa avantaĝo tamen estas la ordinara reĝimo, kiu permesas al la buso la uzon de normalaj vojoj, tiel ke speciala "trako" necesas nur en kelkaj lokoj.