La Traktato de Fontainebleau estis sekreta interkonsento subskribita la 27an de Oktobro 1807 en Fontainebleau, Francio, inter la reĝo Karlo la 4-a de Hispanio kaj la Franca Imperiestro Napoleono Bonaparte. Laŭ tiu traktato, la Dinastio de Bragança estus forigita el la Reĝlando Portugalio dum la lando estus sekve dividita en tri regionoj.
Negocita kaj interkonsentita inter Don Eugenio Izquierdo plenrajta de Karlo la 4-a kaj la marŝalo Géraud Duroc kiel reprezentanto de Napoleono,[1][2] la interkonsento enhavis 14 artikolojn kun la suplementaj artikolaroj rilataj al la trupejoj por la planita invado de Portugalio.
Laŭ historiisto Charles Oman, eble Napoleono neniam havis intencon plenumi la konsentojn de la traktato. Krom lia deziro okupi Portugalion, lia reala celo povus esti ŝtelmeti grandan Francan forton en Hispanion por faciligi ties postan kapton.[3]