Traktato pri abolo de nukleaj armiloj

La Traktato pri Abolo de Nukleaj Armiloj (angle: Treaty on the Prohibition of Nuclear Weapons (TPNW) aŭ Nuclear Weapon Ban Treaty) estas la unua laŭleĝe deviga internacia traktato malpermesanta nukleajn armilojn, kun la celo de totala forigo de ĉi tiuj armiloj. La konvencio estis subskribita la 7-an de julio 2017 kaj ekvalidis la 22-an de januaro 2021, 90 tagojn post sia 50-a ratifo, fare de Honduro, la 24-an de oktobro 2020[1].

Por tiuj landoj, kiuj subskribis la traktaton, sed ne posedas nukleajn armilojn, la traktato malpermesas la disvolviĝon, testadon, produktadon, stokadon, instalon, transdonon, uzadon kaj minacon de uzado de nukleaj armiloj. Por ŝtatoj kun nukleaj armiloj, la traktato provizas limigitan kadron por intertraktadoj kondukantaj al la kontrolebla kaj neinversigebla forigo de la programo pri nukleaj armiloj.

  1. (en) (en) Signature and ratification status, ICANN, la 27-an de oktobro 2020, arkivita la 27-an de oktobro 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne