Trambahía | |
---|---|
Tramo en Jerez | |
Tramtrajno • reto de publika transporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Metropola areo de la Golfeto de Kadizo-Ĥerezo |
Transportsistema speco | Tramtrajno |
Komenco de trafiko | 26-a de oktobro 2022 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 10 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 668 mm |
Transportisto | Renfe Operadora |
La Tramtrajno de la Kadiza Golfeto (hispane Tren tranvía de la Bahía de Cádiz, Trambahía) estas hibrida fervoja sistemo de tipo tramtrajno, kiu konsistas el du transportlinioj (unu funkcianta en 2022 kaj alia en projekto), kiu parte veturas laŭ la nun ekzistanta konvencia fervoja linio kaj poste daŭrigas sur speciale konstruita tram-platformo.
Ambaŭ linioj foriras de Kadizo kaj uzas la linion Sevilo-Kadizo, apartenantan al Adif, en kelkaj sekcioj. Linio 1 eliras el Kadizo tra la fervoja reto, de kiu ĝi poste foriras por veturi kiel tramo en la interno de San-Fernando kaj Chiclana de la Frontera, dum linio 2 eliros el Kadizo kiel tramlinio, mallongigante la distancon de la nuna itinero de proksimaĵoj, por tiam aliĝi al la fervoja linio kaj daŭrigi al la stacioj Puerto Real, El Puerto de Santa María kaj Jerez de la Frontera.[1] Ambaŭ linioj apartenas al la reto de Proksimaĵoj Kadizo.
La uzataj tramoj estas speciale dezajnitaj por la sistemo. Ili estas adaptitaj por veturado ambaŭ sur konvenciaj fervojaj trakoj, kunpartigante la linion kun la ceteraj trajnoj, kaj samtempe por veturado tra urbaj stratoj kiel tramo. Ekstere videblas la ekzisto de pordoj je 2 altecoj pro la malsama alteco de la fervojaj kajoj kaj de la tramkajoj.
La 11-an de februaro 2022, unuafoje, unuo 801 traveturis la tutan 24-kilometrojn longan itineron kaj 21 haltejojn de la Tramo de la Golfeto, de la deponejo Pelagatos (Chiclana de la Frontera) ĝis la stacidomo de Kadizo. Tiun saman tagon, post ĉi tiu mejloŝtono, la Agentejo pri Publikaj Verkoj kaj Renfe anoncis, ke antaŭ ĝia komerca enservigo, antaŭvidita por la 26-a de oktobro 2022, estos efektivigitaj malplenaj veturoj, provtestoj de fortikeco kaj, fine, komercaj simulaĵoj.[2]
La unua parto de tiu ĉi reto, koresponda al linio 1, estis inaŭgurita la 26-an de oktobro 2022 post 16 jaroj da longaj laboroj kaj 20 jaroj ekde la komenco de la projekto.[3]