Tramtransporto en Alakanto

TRAM Metropolitano de Alicante
Tramo pasanta tra Muchavista strando
Tramo pasanta tra Muchavista strando
negocorapidtramoTram-metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Alakanto
 Hispanio
Transportsistema speco tramo, tramtrajno, malpeza trajno, malpeza metroo, ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 1999
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 111,708 km
Nombro de linioj 6
Nombro de stacioj 71
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Posedanto Generalidad Valenciana
Transportisto FGV
Mapo
vdr

Tramtransporto en Alakanto (hispane TRAM Metropolitano de Alicante) funkcias en la hispana urbo Alakanto (Valencia Komunumo) kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Kiel aliaj etŝpuraj fervojoj en la Valencia Komunumo, ĝi estas prizorgata fare de "Ferrocarrils de la Generalitat Valenciana" (FGV). Ĝi estis inaŭgurita la 15-an de aŭgusto 2003 anstataŭigante etŝpurajn dizeltrajnojn inter Alakanto kaj El Campello.

La malpeza fervojo de TRAM Metropolitano de Alicante kombinas malsamajn reĝimojn de fervojservoj: parte subtera moderna tramo tra Alakanta urbocentro, tram-trajno de Alakanto ĝis Benidorm, kaj konvencia ĉeurba fervojo de Benidorm ĝis Altea, Calp kaj Dénia.

Mapo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne