Tramtransporto en Parizo T4

T04

T4 - 2 tramtrajnoj Siemens Avanto kaj Alstom Citadis Dualis en Bondy

T4 - 2 tramtrajnoj Siemens Avanto kaj Alstom Citadis Dualis en Bondy
Superrigardo
Numero de linio T04
Sistemo Transilien
Tramtransporto
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 20-a de novembro 2006
14-a de decembro 2019 (Nova branĉo)
Teknikaj trajtoj
Longo 13,3 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
20 haltejoj
vdr

Tramtransporto en Parizo T4 (aŭ T4) estas linio ekspluatata de SNCF, enservigita la 20-an de novembro 2006 inter Bondy kaj Aulnay-sous-Bois en departemento Seine-Saint-Denis, en Francilio. Ĝi komence estis 7,9 km longa.

Ĝi devenas de la transformo al duobla trako de la linio de Bondy al Aulnay-sous-Bois, nome Ligne des Coquetiers, malfermita en 1875, sur kiu ĝi entute veturas. Tiel ĝi fariĝis la unua franca linio uzanta materialon de tramtrajno, kvankam ĝia ekspluatado estas entute plenumata laŭ tramvoja modo (laŭvida stirado, veturado sur dekstra trafikflanko, tram-signalado, ktp). fine de 2016 ĝia akurateco estis aparte malgranda, atingante 74,5 %.

Nova branĉo inter Gargan kaj Arboretum estis enservigita la 14-an de decembro 2019. Tiu ĉi branĉo estis plilongigita ĝis fina haltejo Hôpital de Montfermeil la 31-an de aŭgusto 2020.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne