Tramtransporto en Prago | |
---|---|
Tramhaltejo Jiráskovo náměstí | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Prago, Ĉeĥio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 18-a de julio 1891 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 150,3 km |
Nombro de linioj | 35 |
Nombro de veturiloj | 781 |
Nombro de stacioj | 289 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Dopravní podnik hl. m. Prahy |
Tramtransporto en Prago (ĉeĥe Tramvajová doprava v Praze) estas la plej granda tramreto en la Ĉeĥa Respubliko, konsistante el 144 km da trakoj, 882 tramveturiloj (unu el la plej grandaj flotoj en la mondo) kaj 26 tagaj itineroj, 2 historiaj kaj 10 noktaj itineroj kun totala itinerlongo de 518 km. Ĝi estas funkciigata fare de "Dopravní podnik hlavního města Prahy a.s.", firmao posedata de la urbo Prago. La reto estas parto de "Pražská integrovaná doprava", la integra publika transportsistemo de la urbo.