Transakcia Analizo aŭ TA estas termino por la personecteorio kaj ankaŭ por la psikoterapia kuracmetodo ellaborita de la usonano Eric Berne en la kvindekaj jaroj de la 20a jarcento.
TA baziĝas sur la konvinko ke decidoj de homoj pri si mem kaj pri sia ĉirkaŭaĵo originas el spertoj el la komencaj vivjaroj. Tiuj ĉu pozitivaj, ĉu negativaj decidoj influas la kvaliton de la cetera vivo (la manuskripto). Kresko kaj disvolviĝo bremsiĝas per negativaj decidoj (mi ne estas en ordo, vi ne estas e.o.) dum pozitivaj decidoj stimulas (mi estas e.o., vi estas e.o.). Oni distingas tri manuskriptojn : la sukcesulon, la malsukcesulon kaj la ne-sukcesulon. La tri povas manifestiĝi en unu persono.
Por kuraci oni analizas la manuskriptojn kaj provas alidirektigi ilin per ŝanĝoj en la konduto. Por tion atingi oni subskribas kontrakton kun la terapiisto en kiu la terapio-celoj estas priskribitaj kiel eble plej konkrete. La manieroj por atingi la celojn (do la efektivaj terapioj) povas varii.