Transhomismo

h+, simbolo de la transhumanisma movado
FM-2030

Transhomismotranshumanismo alestas, kiel koncepto estas humanisma filozofia aliro, kiu celas kompreni kaj taksi la eblojn superi homajn biologiajn limojn per teknologia progreso. Transhumanismo strebas plilongigi homan vivdaŭron, malhelpi maljuniĝon, ekstermi malsanojn kaj plibonigi homon fizike, mense kaj socie. En la praktiko ĝi estas internacia movado por plialtigi la intelektan kaj korpan staton de la homoj pere de scienco. Ĝi celas malpliigi malsanojn kaj suferojn, kaj plilongigi la homan vivon. Ĝi subtenas la aplikon de gentekniko, kiun ĝi rigardas unuavice kiel ŝancon por la homaro, tamen okupiĝante ankaŭ pri ĝiaj riskoj.

Transhumanismo klopodas por igi la homon posthoma, unuo kun senprecedencaj fizikaj, intelektaj kaj psikologiaj kapabloj. Transhumanistoj kredas, ke se la homa raso ne formortos en la sekva jarcento, homoj fariĝos superinteligentaj per teknologia novigado. Post kiam tio okazos, periodo de ege rapida teknologia kaj socia ŝanĝo komenciĝos ĝis turnopunkto konata kiel "neordinaraĵo". (angle: singularity)

La ĉefaj vizaĝoj en la movado kaj ties teoriado estas Kavaliro Julian Sorell Huxley, FM-2030 kaj Vita-More.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne