Teĥnika centro SNCF Joncherolles | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 2004 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 62 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
10 stacioj | |
La Linio Transilien K, plej ofte simple nomita Linio K, estas linio de suburba trajno kiu priservas nord-orientan Francilion. Ĝi ligas la stacidomon Parizo-Nord al tiu de Crépy-en-Valois.
Kreita en 2004, linio K estas 62 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi transportas po 10 230 vojaĝantojn ĉiutage semajne[1]. Tial ke ĝis la stacidomo de Dammartin - Juilly - Saint-Mard, en kilometra punkto (PK) 34 261, la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités), dum la norda fino situas en departemento Oise, en regiono Pikardio. Pro tio, pikardaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.