Transmaskla sekso aŭ vireca transgenra sekso estas terminego, kiu ampleksas transgenrajn individuojn, kies identecoj estas virecaj sed kiuj ne nepre konsideras sin viroj, kvankam ili povas.[1] Ĝi inkludas unuflanke transgenrajn virojn, kiuj sin priskribas kiel virojn, kaj aliflanke neduumajn kaj triajn seksojn, kiuj havas virajn kvalitojn sed kies anoj ne identiĝas kiel viroj.[2] Transmaskla individuo povas identiĝi kun multaj ecoj de vireco sed ne voli priskribi sin kiel "viro."[3]
La angla versio de la retejo Facebook, interalie, permesas la elekton de transmasculine (transmaskla) kiel la sekso de uzanto.[3]