Transskribado estas la unua etapo de genesprimo, en kiu sekcio de DNA, kiu enhavas genon, estas kopiita al RNA per la enzimo RNA-polimerazo.
Ambaŭ DNA kaj RNA estas nukleacidoj, kiuj uzas parojn de nukleotidoj kiel komplementa lingvo. Dum transskribado, RNA-polimerazo legas DNA sinsekvon kaj kreas komplementan, kontraŭ-paralelan RNA sinsekvon. Transskribado okazas per la sekvantaj ĝeneralaj etapoj:
La peco de DNA transskribita al RNA molekulo kodas almenaŭ unu genon. Se la geno kodas proteinon, la transskribo kreas mesaĝ-RNAn (mRNA); la mRNA sekve estas ŝablono por fabriki la proteinon per tradukado. Alterne, la transskribita geno eblas esti por nekodanta RNA, kiel mikroRNA, ribosom-RNA (rRNA), transig-RNA (tRNA), aŭ riboenzimo. Entute, RNA helpas fabriki, regi, kaj prilabori proteinojn, do havas fundamentan rolon en ĉelo.