Tri-Episkoplandoj
|
Origina nomo:
|
Trois-Évêchés
|
|
malnova provinco de Francio
|
Geografio
Mapo de Tri-Episkoplandoj.
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
|
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Patrina lando:
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
1552
|
Protektorato de Metz, Toul kaj Verduno kaj de ties episkoplandoj de Henriko la 2-a
|
1648
|
Aneksado fare de Francio ratifita per la traktatoj de Vestfalio
|
1790
|
Divido de Francio en departementojn
|
Guberniestro
|
1727-1761
|
Karlo Ludoviko Aŭgusto Fouquet de Belle-Isle
|
1770(?)-1790
|
Viktoro-Francisko de Broglie (1718-1804)
|
Intendanto
|
1778-1790
|
Johano Samuelo de Pont de Monderoux
|
Diplomatiaj rilatoj
|
|
|
La Tri-Episkoplandoj (france Les Trois-Évêchés [le: trŭa ze:veŝe:]) estis provinco de la reĝlando Francio en la Malnova Reĝimo, kiu ekzistis de 1552/1648 ĝis 1790. La provinco situis en la nordoriento de Francio, en la hodiaŭa teritorio de la regiono Loreno. Ĝi estis kreita sekve de la paco de Vestfalio, per teritorioj kiuj dependis laŭleĝe ĝis la traktato de Monastero (1648), de la Sankta Romia Imperio : la tri liberaj regnaj urboj Metz, Toul kaj Verduno, okupitaj laŭ la traktato de Ĉambordo (1552), kaj la princepiskopujoj de la episkopoj de Metz, Toul kaj Verduno, okupitaj en 1631-1632. Ĉiuj tri urboj kaj princepiskopujoj estis iam antaŭe partoj de la duklando Loreno antaŭ ol ili sukcesis akiri imperian senperecon. Ili pligrandiĝis poste per la franca Luksemburgo, parto de la duklando Luksemburgo cedita al reĝlando Francio per la traktato de Pireneoj (1659), poste de koridoro, cedita al Francio per la traktato de Vincennes (1661). Tiuj teritorioj kaj la duklandoj Bar kaj Loreno konsistigis ĝis tiam kompleksan teritorian mozaikon, temo de ripetiĝaj konfliktoj.
- Sidejoj de Tri-Episkoplandoj
-
-
-