Triangulo de Schwarz

En matematiko, triangulo de Schwarz estas sfera triangulo kiu povas esti uzata por kaheli sferon. Ĉiu triangulo de Schwarz difinas finian grupon - ĝian triangulan grupon. Pri ĝi unuafoje en 1873 en Zuriko publikigis la germana matematikisto Hermann Amandus Schwarz (1843-1921), tial la nomo.

Triangulo de Schwarz estas prezentata per tri racionalaj nombroj (a b c), ĉiu el ili prezentas la angulo je vertico. Valoro n/d de la nombro signifas ke la vertica angulo estas d/n de la duoncirklo. Se ĝi estas 2 tio estas orta triangulo.

Estas nur 4 grupoj, ankaŭ nomataj kiel trianguloj de Möbius:

  1. (2 2 p) - duedra simetrio
  2. (2 3 3) - kvaredra simetrio
  3. (2 3 4) - okedra simetrio
  4. (2 3 5) - dudekedra simetrio

Do estas kvar familioj de trianguloj de Schwarz surbaze de ilia simetrio.


(2 2 2)

(3 2 2)
...
(3 3 2)

(4 3 2)

(5 3 2)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne