Tribunuso[1] (latine tribunus, de tribus, en Esperanto "tribo", ĉi tie subdividoj de la romia popolo) en la Romia Imperio estis la nomo por diversaj politikaj kaj armeaj funkciuloj:
- tribunus plebis, popola tribunuso;
- tribuni aerarii;
- tribunus militum (aparta formo: tribunus militum consulari potestate), armea tribunuso;
- tribunus cohortis, kohorta tribunuso;
- tribunus numeri;
- tribunus et notarius.
La postena nomo remalkovriĝis dum la mezepoko en la urboŝtatoj de Italio (inter alie Venecio) kaj dum la napoleona epoko en Francio.
- ↑ artikolo tribunus/o en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 1134