Triforio estas koridoro en la alta muro de malfruromanikaj, ĉefe tamen de gotikaj bazilikoj, kiu malfermiĝas nur direkten al navo. Ĝi formas mezan etaĝon inter la arkaĵoj en la teretaĝo kaj la fenestrozono de la meznavo. Se la triforio ne estas konstruita kiel koridoro, sed nur kamufla masonaĵo kiel murstruktura elemento, oni diras blinda triforio aŭ ŝajntriforio.
Laŭ Francisko Azorín triforio estas Galerio, aĵura kontraŭ la ĉefa navo, konstruita sur la arkaĵoj de la flankoj.[1] Li indikas etimologion el la latina triforium, el trans foratum (tra fendita).[2]