La trobadoroj estis mezepokaj lirikaj poetoj (11-a ĝis 13-a jarcento), kiuj originis el Okcitanio kaj kiuj prikantis precipe la amon. Ili kreis la koncepton de korteza amo, kaj iliajn lirikaĵojn oni nomas mezepoka amkanto.
Ili skribis kaj kantis en la okcitana lingvo, kaj la vorto "trobadoro" mem devenas el tiu lingvo. En la okcitana, "trobar" [truba'] signifas "trovi", kaj ankaŭ rilatas al la vorto "tròpa" (esperanto = tropo, vortfiguro). La trobadoro (okcitanlingve : trobador [trubadu']), estas do tiu, kiu "trovas rimojn kaj versojn".
Estis du ĉefaj skoloj por trobadoroj:
La trobadoroj havis disĉiplojn en norda Francio (la tielnomataj Trouvères), en Germanio (la Minnesänger) kaj en Italio, kie la fama Danto (Dante Alighieri), eĉ redaktis parteton de sia verko "La Dia Komedio" en la okcitana.