Trodikeco aŭ trodikiĝo, aŭ ankaŭ obezeco[1] (latine: adipositas aŭ obesitas), estas kronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj landoj. Laŭ kalkuloj tiu malsano respondecas pri 5 % de ĉiuj kuracaj kostoj en la industriigitaj landoj.
Temas pri troa akumulado de la grasa histo en la homa korpo,[2] tio estas, kiam la natura rezervo de energio de la homaj estaĵoj kaj de aliaj mamuloj — stokita en formo de korpa graso — pliiĝas ĝis punkto en kiu oni riskas jen la sanon jen la vivon. La obezeco estas la kvina ĉefa faktoro de risko je homa morto en la mondo. Ĉiujare mortas almenaŭ 2,8 milionoj de plenkreskaj personoj kiel konsekvenco de la obezeco.[3]
La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) difinas obezecon kiam la korpomasa indico (KMI, kvociento inter la pezo kaj la alteco de individuo kvadrate) estas egala aŭ supera al 30 kg/m².[4] Ĝi konsideras ankaŭ signo de obezeco ventran perimetron ĉe viroj egala aŭ supera ol 102 cm kaj ĉe virinoj egala aŭ supera ol 88 cm.
Kvankam la obezeco estas individua klinika kondiĉo, ĝi iĝis grava problemo de publika sano kiu pli kaj pli pliiĝas:
„ La obezeco estis atinginta epidemiajn proporciojn je tutmonda nivelo. [...] Kvankam antaŭe ĝi estis konsiderata problemo limigita al riĉaj landoj, en la aktualo la obezeco estas tre grava ankaŭ en mezriĉaj kaj pli malriĉaj landoj. ”