Trofa nivelo estas ĉiu el la aroj de specioj aŭ organismoj de ekosistemo kiuj koincidas, pro la pozicio aŭ vico kiujn ili okupas, en la fluo de energio kaj nutraĵoj, tio estas, kiuj okupas similan lokon en la manĝoĉeno.[1]
Manĝoĉeno estas serio de organismoj kiuj manĝas aliajn organismojn kaj povas, siavice, esti manĝataj ili mem. La trofa nivelo de organismo estas la nombro de ŝtupoj kie ili estas el la starto de la manĝoĉeno. Manĝoĉeno startas en la trofa nivelo 1a kun unuanivelaj produktantoj kiel plantoj, pasas al la herbovoruloj je la nivelo 2a, karnovoruloj je la nivelo 3a aŭ pli alta, kaj tipe finas per pintopredantoj en la nivelo 4a aŭ 5a. La vojo laŭlonge de la ĉeno povas formiĝi ĉu unudirekta ĉu per reta fluo. Ekologiaj komunumoj kun pli alta biodiverseco formas pli kompleksajn trofajn vojojn.
La vorto "trofa" derivas el la greka τροφή (trofē) referante al manĝo aŭ nutrado.[2]