Trogonoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Strivosta trogono
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Tutmonda natura arealo
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Apaloderma | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La trogonoj kaj kecaloj estas birdoj de la ordo Trogonoformaj kiu enhavas ununuran familion, nome la Trogonedoj. Ili estas la ununura tipo de animalo kun Heterodaktilio, tio estas du fingroj malantaŭen. Alternative, ili povas esti konsiderataj kiel membro de la baza radiado de la ordo Koracioformaj (Johansson & Ericson, 2003). La vorto "trogono" estas greka por "roduli" kaj aludas la fakton, ke tiuj birdoj rodas truojn en arboj por fari siajn nestojn.
Trogonoj estas loĝantoj de tropikaj arbaroj tutmonde, kun plej granda diverseco en Centra kaj Sudameriko. La genro Apaloderma enhavas la tri specion de Afriko, kaj Harpactes la aziajn. La resto estas neotropisa.
Ili manĝas insektojn kaj fruktojn, kaj ties larĝaj bekoj kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dietojn kaj arbajn kutimarojn. Kvankam ties flugo estas rapida, Ili ne estas flugemaj kaj preferas salteti el arbo al arbo. Trogonoj ne migras.
Trogonoj havas mildajn, ofte koloregajn, plumojn kun distinga plumaro por maskloj kaj inoj, ne tiom buntaj tiuj lastaj. Ili nestumas en arbotruoj aŭ termitejoj, kie la ino demetas blankajn aŭ kremokolorajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas.
La Trogonoj de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis estas nomitaj "kecaloj".