Trojan Records | ||
---|---|---|
diskeldonejo ![]() | ||
Komenco | 1968 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Trojan Records estas brita diskeldonejo fondita en 1968. Ĝi specialiĝas en ska, rokstedio, regeo kaj dub-muziko. La varmarko nuntempe funkcias en la grupo de Sanctuary Records. La nomo Trojan devenas el la Trojan-kamiono konstruita en Croydon, Suda Londono, kiu estis uzata kiel sonsistemo de Duke Reid en Jamajko. La kamiono havis frazon "Duke Reid - The Trojan King of Sounds" pentritan sur la flankoj, kaj la muziko ludita de Reid konatiĝis kiel Trojan Sound.
La varmarkoj havis preskaŭ 30 sukcesajn unuopaĵojn en la listo de pintaj sukcesoj de Unuiĝinta Reĝlando inter 1969 kaj 1976.[1]