Trolebusa linio Vevey-Montreux-Villeneuve | |
---|---|
![]() | |
Trolebuso en Villeneuve | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Vevey, Montreux, Villeneuve![]() |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 1957 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 12,8 km |
Nombro de linioj | 1 (201) |
Nombro de veturiloj | 16 |
Nombro de stacioj | 41 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Vevey-Montreux-Chillon-Villeneuve (VMCV) |
La Trolebusa linio Vevey-Montreux-Villeneuve (france Trolleybus de Vevey/Montreux/Villeneuve) estas trolebusa linio funkcianta en la Vaŭda Riviero, regiono de Kantono Vaŭdo en Svislando. 12,8 km longa, la linio 201 — linio 1 antaŭ la 11-a de decembro 2010 — estas integrita en la reto "Vevey-Montreux-Chillon-Villeneuve" (VMCV) kaj ligas Vevey, La Tour-de-Peilz, Montreux kaj Villeneuve dank' al siaj 41 haltejoj.
La linio anstataŭigis la malnovan tramon Vevey-Montreux-Chillon ĉe la fino de la 1950-aj jaroj kaj formas la spinon de la VMCV-reto, kaj historie kaj geografie, ĉiuj VMCV-buslinioj konverĝas al unu aŭ pluraj trolebushaltejoj.