Troleo | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Troleo estas oblikva stango sur elektra veturilo, kiu estas premata al horizontala drato (de fervoja aŭ trama supertraka kontakta lineo aŭ de trolebusa kontakta lineo) por ricevi de ĝi elektran energion.
Ekzistas du precipaj specoj de troleoj:
Arĉaj troleoj estas uzataj nur de tramoj. Trolebusoj ne povas uzi ilin pro du kialoj: Unue ili devas konsiderinde moviĝi dekstren kaj maldekstren, due ili bezonas du dratojn, inter kiuj arĉa troleo kreus kurtan cirkviton.
Elektraj fervojoj kutime uzas ne troleon, sed pantografon, kiu ankaŭ ĉe alta rapido donas sekuran kontakton kaj permesas ambaŭdirektan veturadon. Komuna termino por troleo kaj pantografo estas "kurentoprenilo".