Tropfest | ||
---|---|---|
filmofestivalo ![]() | ||
Komenco | 1993 vd | |
Lando(j) | Aŭstralio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tropfest estas la plej granda festivalo de mallongaj filmoj en la mondo. Ĝin fondis la aktoro/reĝisoro John Polson. La subteno kaj implikiĝo de filmpersonecoj el la tuta mondo fariĝis unu el la varmarkoj de la festivalo.
Ĉiu filmo devas esti ne pli longa ol sep minutoj, neniam estu montrita publike antaŭe kaj enhavu la "Tropfest Signature Item", kiu ŝanĝiĝas ĉiun jaron, por montri, ke la filmo estis farita specife por la festivalo.