Tropino | |||
Plata kemia strukturo de la Tropino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Tropino | |||
Tropino estas nature trovata en la plantoj de la familio de la Atropa Belladono | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Tropanolo | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 120-29-6 | ||
ChemSpider kodo | 10180559 | ||
PubChem-kodo | 8424 | ||
Merck Index | 15,9960 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ flaveca, higroskopa solidaĵo | ||
Molmaso | 141,21 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,016g cm−3 | ||
Fandpunkto | 64°C | ||
Bolpunkto | 233°C | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 139 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R10 R23 | ||
Sekureco | S2 S7 S15 S20 S22 S24 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H332 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P330, P363, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tropino, tropanolo aŭ C8H15NO estas natura ducikla saturita alkaloido ekzistanta en la Atropa Belladona (kiu apartenas al la familio de la Solanacoj), kun sennombraj biologiaj aktivecoj tiaj kiaj kontraŭinflamaj, trankviligaj kaj antifebraj krom la kromefikoj. Ĝi estis unue priskribita de Richard Willstätter (1872-1942) kaj poste esplorita de la biokemiisto Henry Lavergne Holmes. Ĝi estas la sekundara alkohola formo de la tropano kaj kelkaj proprecoj estas interese prinoti. Tropino ne permesas acetiligon aŭ benzoiligon de ĝia molekulo.
Tamen, ĝi akceptas unu molekulon de la metila jodido. Tio elmontras ke la tropino estas terciara bazo. En 1883, Friedrich von Landenberg elmontris ke la tropino enhavas reduktitan piridinan nukleon.[2] Do li traktis la tropinon kun HI produktante tropinan jodidon, kiu povas reduktiĝi al "duhidrotropidino". Ĉi-tiu estas varmigita kun HCl kaj zinko por doni la 2-etil-piridinon.[3]