True Romance | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | True Romance |
Originala lingvo | angla lingvo • itala lingvo |
Kina aperdato | 10 sep. 1993, 27 jan. 1994, 1993 |
Ĝenro | krimfilmo, agfilmo, drama filmo, amafera filmo, suspensa filmo |
Kameraado | Jeffrey L. Kimball |
Reĝisoro(j) | Tony Scott |
Produktisto(j) | Gary Barber • Samuel Hadida • Steve Perry |
Scenaro | Quentin Tarantino • Roger Avary |
Filmita en | Los-Anĝeleso • Santa Monica • Detrojto • Ambasadora Hotelo • Vista Theatre |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso • Detrojto |
Muziko de | Hans Zimmer |
Rolantoj | Christian Slater • Patricia Arquette • Dennis Hopper • Val Kilmer • Gary Oldman • Brad Pitt • Christopher Walken • Michael Rapaport • Bronson Pinchot • Tom Sizemore • Samuel L. Jackson • Saul Rubinek • James Gandolfini • Chris Penn • Anna Thomson • Conchata Ferrell • Ed Lauter • Eric Allan Kramer • Frank Adonis • Gregory Sporleder • Kevin Corrigan • Maria Pitillo • Michael Beach • Paul Ben-Victor • Victor Argo • Paul Bates • Said Faraj • Joe D'Angerio • John Bower • John Cenatiempo • Patrick John Hurley • Dennis Garber • Scott Evers • Hilary Klym • Steve Gonzales • Laurence Mason |
Produktinta firmao | Davis Films August Entertainment Morgan Creek Entertainment |
IMDb | |
True Romance (Vera amafero) estas usona amafera krimfilmo de 1993 reĝisorita de Tony Scott kaj verkita de Quentin Tarantino. Ĝi montras korusan geaktoraron estritan de Christian Slater kaj Patricia Arquette, kun Dennis Hopper, Val Kilmer, Gary Oldman, Brad Pitt, kaj Christopher Walken en duarangaj roloj. Slater kaj Arquette portretas ĵusgeedzoj fuĝante el la mafio ŝtelinte drogojn.
True Romance startis kiel frua scenaro de Tarantino; li vendis ĝin por financi sian debutan filmon, Reservoir Dogs (1992). Ĝi estas konsiderata de defendantoj kiel miksaĵo de la respektivaj markoj de la verkisto Tarantino kaj la reĝisoro Scott, kiel pro la filmado en Suda Kalifornio, pop-kulturaj referencoj, kaj stiligita violento markita pere de "malrapida movo".[1][2]
Kvankam dekomence la filmo iĝis malsukcesa en biletvendado, positivaj revizioj, de kritikistoj laŭdante la dialogon, la rolulojn kaj la "off-beat" stilon, helpis ĝin iĝis kulta filmo. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj filmoj de Scott kaj unu el la plej bonaj usonaj filmoj de la 1990-aj jaroj.[3][4]